Kalao (Calla) estas genro de arumacoj, kiu ampleksas nur unu specion: Calla palustris, marĉa planto kun rampa rizomo, brilverdaj, korformaj folioj kaj kun floroj dense aranĝitaj en spadiko. Ĝi havas el ĝia bazo plate elvolvitan interne neĝblankan, ekstere verdan involukron.

Oni ofte nomas ankaŭ la genron zantedesĥio (Zantedeschia) kalao.