Kalibro (inĝenierarto)

En inĝenierarto kalibro estas dimensio de peco, pli precize de la diametro interna de tubo aŭ de la diametro ekstera de cilindra aŭ sfera korpo.[1]

Kalibriloj estas tre diversaj.

Tiele kalibro (evitinda), kalibrilo, mikromezuriloj, estas ege variaj kaj utilas por determini kalibron, tio estas povas esti uzataj ĝenerale por kontroli ajnan longon, diametron ktp. Eblas trovi ilin en ajna departemento por kvalito aŭ laboratorio de metrologio.

Laŭ Francisko Azorín kalibri estas Mezuri la diametron de cilndra aŭ sfera korpo, aŭ la internan diametron de tubo.[2] Do li koincidas tute kun PIV. Li indikas etimologion el araba kalib (kerno, modlilo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj kalibro, por diametro de cilindra aŭ sfera korpo kaj kalibrigi, por fari ke iu korpo havu ian precizan kalibron.[3]

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 27an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
  3. Azorín, samloke.