K–5 (fabrika kodo K-5, К – Калининград; NATO-kodo: AA–1 Alkali) estas aer-aera misilo, evoluigita en Sovetunio ekde 1951. Ĝi estis publike prezentita la 9-an de julio 1961, en la aerparado en Tuŝino.

La ekzerca versio de K–5M pendigita desur MiG–19

La K-5 havis la atingopovon de 2-3 km. Ĝia unua sukcesa uzo okazis en printempo de 1955. Oni pluevoluigis ĝin ekde 1954 al K–5M (unua sukcesa testo okazis en printempo de 1956) kaj al K–5MS (serie produktita ekde 1959). La K-serion ŝanĝis la infraruĝe direktitaj misiloj.

La K-5MS havis la atingopovon de 2-6 km.

Vidu ankaŭ redakti