Kalix estas setlejo en Norrbottens län, Svedio, en la historia provinco Norrbotten (tiukaze sufiĉe nova 'provinco', tamen), kaj sidejo por samnoma komunumo, Kalix kommun.

Kalix
urba areo de Svedio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 393  (2020) [+]
Loĝdenso 943 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 65° 51′ N, 23° 11′ O (mapo)65.84913034920523.177674141914Koordinatoj: 65° 51′ N, 23° 11′ O (mapo) [+]
Areo 8,9 km² ( 890 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kalix (Norrbotten)
Kalix (Norrbotten)
DEC
Kalix
Kalix
Situo de Kalix
Kalix (Svedio)
Kalix (Svedio)
DEC
Kalix
Kalix
Situo de Kalix

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kalix [+]
vdr

La historia provinco antaŭe estis Västerbotten, tamen en 1810 la norda parto de tiama Västerbottens län iĝis Norrbottens län, kaj post la mezo de la 20-a jarcento, la parto en Norrbotten iĝis pli kaj pli percepta kiel 'historia provinco' Norrbotten.

En Kalix troviĝas la plej norda mezepoka preĝejo de Svedio, la ŝtona preĝejo de Kalix.

La nomo Kalix venas de la nomo de la rivero Kalixälven. La rivernomo estas svedigo de la nord-samea nomo Gáláseatnu, kies unua parto aŭ enhavas gállit, 'vadi' aŭ gálus, 'malvarma'. La dua parto eatnu signifas '(grandan) riveron'. En malnovaj tekstoj, ekzemple en Carta marina, la setlejo nomiĝas Chalis. En la loka sveda dialekto kalixmål, ĝi nomiĝas Kölis (en kiu la ’ö’ iom similas ’i’ en la angla bird).

La setlejo estas tradicie svedlingva, tamen la finna, la tornival-finna, lule-samea kaj nord-samea estas parolata en la areo kiel minoritataj lingvoj. En la finna, Kalix nomiĝas Kainuu, en la tornival-finna Kainus kaj en la lule-samea Gájnaj. Englundsgården estas konservita malnova bieno.

Centra Kalix pli frue estis distingiĝa per la lignodomoj kaj la urboplano de la arkitekto Per Olof Hallman, sed ŝanĝigis multe ekde la 1960-aj jaroj.



Eksternaj ligiloj redakti