Kalkultabelo (foje nomata sterntabelo) estas komputila dosiero, ĉe kiu oni enmetas datumojn kaj formulojn en ĉelojn de tabelo (kiu konsistas el linioj kaj kolumnoj).

Kalkultabela programo OpenOffice.org Calc desegnas grafikaĵon

Tabelkalkulilo estas kalkultabela programo por prilabori kalkultabelojn.

Tre konataj tabelkalkuliloj estas :

Principoj de kalkultabeloj redakti

Kalkultabelo estas dudimensia aranĝo de ĉeloj, ofte numeritaj vertikale per dekumaj nombroj kaj horizontale per latinaj majuskloj (A, B, … Y, Z, AA, AB, AC, …). Ĉiu ĉelo povas preni valoron, kiu povas esti nombro, prezo, dato, teksto, bildo, ret-ligilo ktp.

Grava eco de kalkultabeloj estas, ke ĉelo povas porti ankaŭ formulon, kies valoro dependas de aliaj ĉeloj. Ekzemple, se iu ĉelo enhavas la formulon "=A1+B1", ĝi ĉiam montras la sumon de la valoroj en la du unuaj ĉeloj de la unua horizontalo (A1 kaj B1). Tio ebligas doni al tabelo enhavan strukturon, kiu aŭtomate sekvas ŝanĝojn de iuj enigitaj valoroj.

Iuj kalkultabelaj programoj povas desegni grafikaĵojn de enigitaj aŭ kalkulitaj valoroj.

Eta historio de kalkultabelaj programoj redakti

La inventon de kalkultabeloj faris Dan Bricklin, kiu en 1979 kun Bob Frankston evoluigis la kalkultabelan programon VisiCalc, kiu ruliĝis sur komputiloj de tipo Apple II kaj signife kontribuis al ties sukceso.

Bricklin havis la ideon, kiam li vidis profesoron sian, kiu tabule desegnis rezultan tabelon de kalkuloj pri lavango. Kiam la profesoro rimarkis eraron en unu tabela ĉelo, li devis forviŝi kaj reskribi tutan vicon da valoroj en la tabelo, kiuj dependis de la erara valoro. Tio donis al Bricklin la ideon, ke tiun proceson oni povus realigi en komputilo.

La programo VisiCalc kontribuis al tio, ke personaj komputiloj ĉesis esti nuraj ludiloj kaj iĝis veraj iloj por utila laboro.

Tre populara kalkultabela programo estis Lotus 1-2-3, kiu en la tempo de la mastruma sistemo MS-DOS estis unu el la plej uzataj oficejaj aplikaĵoj. Firmao Lotus Software, produktinto de 1-2-3, hezitis produkti programversion por Vindozo kaj tiel permesis al Microsoft Excel iĝi la plej uzata kalkultabela programo.

La programo Calc el OpenOffice havas propran datenaranĝon bazitan sur XML kaj ZIP-a pakado, sed kapablas prilabori ankaŭ tabelojn en la aranĝo "xls", uzata de Excel.

Ekzistas retaj kalkultabelaj programoj, kiuj funkcias en retkrozilo (ordinare per JavaScript) kaj ne bezonas alian instalitan programon. La risko en ilia uzo tamen estas, ke oni konfidas siajn datenojn al la provizanto de la programo.

Ligiloj al eksteraj paĝoj redakti

  • Kalkul-tabeloj, parto el artikolaro "Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon", far Reinhard Fössmeier.