Kalpo

tempa periodo en antikva hinduismo

Kalpo estas longa mezurunuo de tempo en hinduismo kaj budhismo, laŭ kiuj la universo ekzistas tra senfinaj ciklojeonoj, nomitaj kalpoj.

Kalpo
Tradukoj de
कल्प (kalpa)
Palie kappa
Sanskrite कल्प (kalpa)
Japane 劫 ()
Terminaro de Budhismo
vdr

Daŭreco redakti

En hinduismo redakti

En hinduismo, unu kalpo daŭras 4,320,000,000 jarojn kaj estas la daŭreco de unu tago de Brahmao.[1]

En budhismo redakti

En budhismo estas kvar malsamaj daŭrecoj de kalpo. La ordinara daŭreco estas 16,798,000 jarojn.[2] Malgranda kalpo daŭras 1,000 ordinarajn kalpojn, mezgranda kalpo daŭras 20 malgrandajn kalpojn kaj granda kalpo daŭras 4 mezgrandajn kalpojn.

La budho Gotamo ne donis specifan kvanton da jaroj, sed li donis kelkajn ekzemplojn por ilustri la daŭrecon de kalpo.[3] Ekzemple, en la Mahāprajñāpāramitāśāstra, la jena ekzemplo estas prezentita:[4]

 
 Imagu vakuan urbon de kelkaj centoj da kvadrataj kilometroj kaj plenigu ĝin per semoj de sinapo. Poste, se vi forprenus po semon ĉiun jarcenton, la urbo estos malplena je semoj de sinapo eĉ antaŭ ol unu kalpo finiĝus. 
— Mahāprajñāpāramitāśāstra

Ankaŭ, laŭ la budho Gotamo, estas nekalkuleblaj pasintaj kalpoj:[5]

 
 Se oni kalkulus la kvanton da sableroj en la fundo de la Gango de kie ĝi komenciĝas ĝis kie ĝi finiĝas, eĉ tiu kvanto estos malpli granda ol la kvanto da pasintaj kalpoj. 
— Budho Gotamo

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  1. Epstein, Ronald B.. (2002) Buddhist Text Translation Society's Buddhism A to Z (angle). Buddhist Text Translation Society, p. 204. ISBN 978-0-88139-353-8.
  2. Johnson, W. J.. (2009) A Dictionary of Hinduism (angle). Oxford University Press, p. 165. ISBN 978-0-19-861025-0.
  3. What are Kalpas?. Lion's Roar (2016-12-14). Alirita 2019-08-29.
  4. Red Pine. (2001) The Diamond Sutra: The Perfection of Wisdom (angle). Counterpoint Berkeley. ISBN 978-1-58243-256-4.