Kambuciarbo, Campomanesia phaea estas specio de planto de la familio de Mirtacoj. La planto estas endemia de la ekoregiono de Atlantika Arbaro en sudorienta Brazilo. Ĝi troviĝas en la ŝtatoj Paranao, Rio-de-Ĵanejro, San-Paŭlo.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kambucio

Biologia klasado
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Campomanesia
Specio: Kambuciarbo
Campomanesia phaea
(Berg) Landrum
Konserva statuso
Sinonimoj[2]
  • Abbevillea phaea O.Berg
  • Campomanesia phaea var. lauroana (Mattos) Mattos
  • Paivaea langsdorffii O.Berg
  • Paivaea phaea (O.Berg) Mattos
  • Paivaea phaea var. lauroana (Mattos) Mattos
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En Brazilo ĝia frukto nomiĝas cambuci kaj la arbo cambucizeiro. Ne konfuzu kun kambukao (portugale cambucá).

Priskribo redakti

 
Kambucioj

Campomanesia phaea estas duonfolia arbo kun senŝeliga ŝelo, kiu kreskas ĝis inter 4 kaj 9 metroj alta. Ĝi produktas malhelverdajn, subtaso-formajn fruktojn ĉirkaŭ 70mm en diametro.[4]

Ĉi tiu specio havas malaltan disvastiĝan rapidon, kaj oni klopodis disvastigi ĝin in vitro.[5]

Etimologio redakti

La nomo 'cambuci' devenas de la tupi-gvarania vorto por argila poto, pro la simileco inter la frukto kaj tupi-gvarania argilaĵo.[6]

Uzoj redakti

 
Kambucia suko

Kambuciarboj estas ofte kultivata en hejmaj ĝardenoj kaj fruktoplantejoj, por ornamaj kaj kuirartaj celoj. Ĝi estas rara en naturo.[4]

La kambucio havas acidan, adstringan guston. Ĝi povas esti manĝata aŭ kruda aŭ preparita en ĵeleojn, glaciaĵon aŭ sukojn.[7] La frukto estas riĉa je vitaminoj kaj mineraloj kaj estas ankaŭ fonto de fenolaj komponaĵoj.[8]

Referencoj redakti

  1. World Conservation Monitoring Centre (1998). “Campomanesia phaea”, IUCN Red List of Threatened Species 1998, p. e.T35332A9927420. doi:10.2305/IUCN.UK.1998.RLTS.T35332A9927420.en. Alirita 16 December 2017.. 
  2. "Campomanesia phaea (O.Berg) Landrum". The Plant List. Alirita 26-an de Januaro 2021.
  3. Campomanesia phaea (O.Berg) Landrum. Plants of the World Online. Kew Science. Alirita 2021-01-26.
  4. 4,0 4,1 "Campomanesia phaea (O.Berg) Landrum". Useful Tropical Plants. Alirita la 26an de Januaro 2021.
  5. Aparecido Demétrio, Christian; Fernanda de Oliveira Jacob, Jessica; Bovi Ambrosano, Guilherme; Tiago de Oliveira, Ênio; Hercílio Viegas Rodrigues, Paulo (January 7, 2021). "In vitro propagation of cambuci (Campomanesia phaea): An endangered exotic fruit and ornamental plant from Brazilian Atlantic Forest". Plant Cell, Tissue and Organ Culture. 145: 203–208. doi:10.1007/s11240-020-02002-1.
  6. María Lúcia Kawasaki; Leslie Landrum; Leslie Landrum (1997). "A rare and potentially economic fruit of Brazil: Cambuci, Campomanesia phaea (Myrtaceae)". Economic Botany. 51 (4): 403–405. doi:10.1007/BF02861053. S2CID 32869577.
  7. "Campomanesia phaea". Biodiversity for Food and Nutrition. Alirita 26-an de Januaro 2021.
  8. Tatiane de O.Tokairin; Horst Bremer Neto; Angelo P.Jacomino (2018). Exotic Fruits Reference Guide. pp. 91–95. doi:10.1016/B978-0-12-803138-4.00013-7.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Campomanesia phaea en la angla Vikipedio.