Kamehameha la 5-a aŭ Lot Kapuāiwa (Lota Liholiho Kapuāiwa Kalanimakua Kalanikapuapaikalaninui Ali`iolani Kalani-a-Kekūanaō‘a) (naskiĝis la 11-an de decembro 1830 en Honolulu kaj mortis la 11-an de decembro 1872 samloke) estis la kvina reĝo de Havajo de 1863 ĝis 1872. Li estis la filo de Mataio Kekūanāoʻa, la ekvivalento de ka ĉefministro de la Reĝlando de Havajo, kaj de lia edzino Kaʻahumanu la 2-a (filino de Kamehameha la 1-a) kiu estis reĝino de la insuloj Sandwich. Kamehameha la 5-a estas tiel la nepo de Kamehameha la 1-a, la unua reĝo de Havajo.

Kamehameha la 5-a
Reĝo de Havajo
Regado de la 30-a de novembro 1863 ĝis la 11-a de decembro 1872
Antaŭulo Kamehameha la 4-a
Sekvanto Lunalilo
Persona informo
Lunalilo
Naskonomo Lota (Lot) Liholiho Kapuāiwa Kalanimakua Kalanikupuapaikalaninui Aliʻiolani Kalani-a-Kekūanaōʻa
Naskiĝo 11-a de decembro 1830
en Honolulu
Morto 11-a de decembro 1872
en Honolulu
Mortis per malsano vd
Tombo Reĝa Maŭzoleo de Havajo
Ŝtataneco Reĝlando Havajo vd
Subskribo Kamehameha la 5-a
Familio
Dinastio Kamehameha
Patro Kekūanāoʻa
Patrino Kaʻahumanu (Kīnaʻu)
Gefratoj Kamehameha la 4-a • David Kamehameha • Victoria Kamāmalu vd
Parencoj Nāhienaena vd
Profesio
Okupo juĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nova konstitucio redakti

En majo 1864, li petis la celebradon de konstitucia akordo por la 7-a de julio 1864. Li volis proponi novan konstitucion kiu pli favoras la kronon, anstataŭ ol aldoni amendojn al la malnova konstitucio. La konvencio komencis ĝustatempe, la laboro progresis sen problemo ĝis la 62-a artikolo. En tiu artikolo, oni kondiĉis ke la voĉdonantoj estu: loĝantoj, kiu pasis teston de ĝeneralo kulturo kaj posedu terojn aŭ havu altajn rentojn. La 20-an de aŭgusto 1864, li subskribis la konstitucion kaj prenis ĵuron por protekti ĝin. La konstitucio baziĝas sur la devena skizo sed 20 artikoloj estis forigitaj. Kiam li nomumis Carlos de Varigny por la kabineto de la reĝo, la Amerikanoj en Havajo estis konvinkitaj ke la reĝo adoptis politikon kontraŭ la Usono. Efektive, sia exterlanda politiko ne ŝanĝis.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Kamehameha V en franca  Vikipedio kaj Kamehameha V en hispana  Vikipedio.