Kamionisto estas persono kiu dediĉas sin profesie al ŝoforado de kamionoj por transporti ŝarĝojn el unu loko al alia.

Kamionisto ŝoforante.

La kamionistoj havigas esencan servon al industriigitaj socioj ĉar transportas havaĵojn aŭ krudajn materialojn ĉu solidajn ĉu likvidajn surtere, tipe al destinoj kiaj oficejoj, magazenoj, rezidejoj, fabrikaj instalaĵoj, pograndaj vendejoj kaj distribuejoj. La kamionistoj havas ankaŭ respondecon pri inspekti siajn veturilojn pro meĥaniko aŭ sekureco.

Inter ties respondecoj estas konstati la staton de la ŝarĝo kaj ties kongruon kun la mezuroj aŭ pezo indikita en la liverslipo. Ili devas certigi pri la stabileco de la ŝarĝo per de ŝnuroj aŭ teniloj kaj zorgas pri ties sekureco laŭlonge de la veturado. Ĉe la alvenejo ĝi povas ricevi la pagon de la transporto kaj ĉiukaze donas la ricevilon kiu estas subskribita de la ricevanto. Foje li partoprenas en la ŝarĝo aŭ malŝarĝo de la vararo.

La kamionisto eble devas ripari urĝe dum la transporto, ĉe aferoj kiaj ŝanĝo de difektita rado, anstataŭo de lampojfandogardiloj aŭ aliaj agoj. Ĝi komunikiĝas pere de radio kun aliaj kamionistoj aŭ kun sia centra oficejo por ricevi indikojn pri novaj transportoj aŭ destinoj, peti informon pri la stato de la ŝoseo aŭ peti helpon.

La kamionisto zorgas ankaŭ pri la baza atendo pri la veturilo konstatante la nivelojn de akvo, oleo kaj brulaĵo kaj alĝustigas ilin kiam necesas.

Referencoj redakti