Kangri Garpo (en ĉina: 岗日嘎布; en pinjino: Gǎngrì Gābù) estas montaro en orienta Tibeto, situa ĉefe en Njingĉi Prefekturo same kiel en la parto de Ĉamdo Prefekturo en Tibeto, Ĉinio. La montaro kuŝas oriente de Himalajo kaj okcidente de Hengduan montaro. La montoj estas geografie suda etendo de orienta Transhimalajo.

Kangri Garpo.

La plej alta montopinto de Kangri Garpo, nome Bairiga aŭ Ruoni, staras en la centra parto de la teritorio ĝis alto de 6,882 m super marnivelo. Aliaj elstaraj pintoj estas Gemsongu je 6,450 m, Kone Kangri je 6,347 m, Yuhe Kangri je 6,327 m kaj Gheni je 6,177 m.[1]

Kangri Garpo formas alt-altitudan barieron en la plej nordorienta limo de la Hinda subkontinento. La montoj tie estas sur la rekta vojo de la nordorientena sudazia musono kiu kondukas al Kangri Garpo estante la plej malseka loko en la Tibeta Altebenaĵo. Tio kondukas ankaŭ al unu el la plej altaj koncentroj de glaĉeroj en la regiono. Elstaraj glaĉeroj estas la spektakla Midiu Glaĉero, la Ata Glaĉero (nome la plej malalta glaĉero en Tibeto atinganta alton de 2,440 m kaj la 30 km-longa Lhagu Glaĉero.[2]

Notoj redakti

  1. Inoue, Tim. "Kangri Garpo Mountains" (PDF). Alpa Klubo de Kobe Universitato. Alirita la 19an de aŭgusto 2020.
  2. Nakamura, Tamotsu (2001). "Kangri Garpo Range in Southeast Tibet" (PDF). Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Japanese Alpine News. 1. Alirita la 19an de aŭgusto 2020.