Kannagi (ĵurnalo)

Kannagi estis tamillingva ĵurnalo eldonata en Tamilnado, suda Barato. La unuan kopion oni eldonis dank'al la iniciato de eks-oficisto de la barata nacia armeo S. Sakti Mohan, la 29-a de majo 1952. Ĝi transprenis la poston de la eldono Netaĝi, kiu komenciĝis en 1948. Baldaŭ ĝi fariĝis la regiona voĉo de la partio All India Forward Bloc en Tamilnado.[1]

Kannagi
periodaĵo
Speco Taggazeto

Lando  Barato

vdr

Kannagi identigis sin mem kiel «revolucia naciista dusemajna» kaj ties devizo estis «Ĉiu potenco al la popolo». En 1957, Kannagi cirkulis en ĉirkaŭ 10 000 kopioj.[1]

En 1977 la eldonoj de Kannagi estis ĉesigitaj.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Bose, K.. (1988) Forward Bloc. Madraso: Tamil Nadu Academy of Political Science, p. 168––169.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kannagi (newspaper) en la angla Vikipedio.