Kanonjura kodo de 1917

La Kanonjura kodo de 1917, iam nomata la Pia kaj Benedikta kodo,[1] estis la unua tutampleksa kodigo de kanona leĝaro ene de la Katolika Eklezio. Kvankam la kunmetado de la kodo komencis en 1904 sub la egido de Pio la 10-a[2], la laboro nur finiĝis en 1917, kiam Benedikto la 15-a estis fariĝinta la papo. Promulgite la dimanĉon de Pentekosto (t.e. la 27-an de majo 1917,[3] la kodo efektiviĝis la 19-an de majo 1918[3] kaj abrogiĝis la 27-an de novembro de 1983, kiam la eklezio anstataŭigis ĝin per nova Kanonjura kodo.[4] En sia libro de 2001, la usona kanonisto Edward N. Peters priskibis la kodon de 1917 kiel “la plej granda revolucio en kanona juro post la tempo de Graciano[5] (monaĥo kiu vivis dum la 12-a jarcento).

ReferencojRedakti

  1. Edward N. PETERS, CanonLaw.info Ĉefpaĝo pri la Pia kaj Benedikta kodo de 1917 (angle), CanonLaw.info, ĝisdatiga la 27-an de marto 1919, alirita la 15-an de aprilo 2020.
  2. Laŭ la kardinalo Pietro GASPARRI, en sia Antaŭvorto al la kodo de 1917
  3. 3,0 3,1 René METZ, What is Canon Law? (“Kio estas kanonjuro?”), paĝo 59.
  4. The New York Times, "Nova kanonjura kodo efektiviĝas por romkatolikoj" (angle, la 27-an de Novembro 1983), alirita la 15-an de aprilo 2020.
  5. The 1917 or Pio-Benedictine Code of Canon Law: in English Translation with Extensive Scholarly Apparatus (angla traduko fare de Edward N. PETERS el la latina kanonjura kodo de 1917, en eldono de Ignatius Press, 2001, paĝo xxx.)