Kantileno (latine cantilēna, itale cantilena, france cantilène) estas mezepoka eŭropa poezia ĝenro.

Manuskripto de la Kantileno de Sankta Eŭlalio

Priskribo redakti

En mezepoka Eŭropo, kantileno estis ĝenro de kortega poemo, origine ĝermana, kies stilo estis lirika, eposa, aŭ milita, kiu estis kantata dum kortegaj okazaĵoj (ne simple laŭtlegata).

Post la mezepoko, la termino kantileno daŭre uzadiĝis kiel ĝenerala termino de lirika melodio.

Ekzemploj redakti

Jen ekzemploj de famaj mezepokaj kantilenoj:

  • Kantileno de Sankta Faron (7-a jarcento)
  • Kantileno de Hildebrand (9-a jarcento, pri la batalo inter la patro kaj filo Hildebrand
  • Kantileno de Sankta Eŭlalio (ĉ. 880), pri la vivo kaj martiriĝo de la sanktulino Eŭlalio de Merido. Tiu ĉi estas notinda kiel la plej frua konata verko de latinida lingvo nelatina.
  • Kantileno de Saucourt, pri la venko (881) de Ludoviko la Tria de Francio kontraŭ normandoj
  • La Kantileno (Il-Kantilena, ĉ. 1470?), la plej frua konata verko de la malta lingvo

Etimologio redakti

La termino kantileno devenas de la latina verbo cantāre “kanti”. En la nuntempa itala lingvo, cantilena estas la ordinara vorto por lulkanto.

Eksteraj ligiloj redakti