Kanto pri donkiĥotoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kanto pri donkiĥotoj estas poemo de 64 oksilabaj versoj ordigitaj en kvarversaj strofoj verkita de Miĥael Giŝpling.[1] Ĝi priskribas la iradon de Don Kiĥoto, nome protagonisto de la fama verko La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo de Miguel de Cervantes kaj la celojn de lia agado. En la poemo tute mankas aludoj al la kunulo de Don Kiĥoto, nome Sanĉo Panzo, kiu en la verko akompnas sian mastron. Je la fino de la poemo oni aludas tamen al aliaj donkiĥotoj kiuj faras similajn aventurajn agadojn cele al bono. Jen la finaj versoj:

Citaĵo
 Rajdu plu, por ke ekzistu

Kontraŭstaro kaj opono,

Por ke ĉiam ni rezistu

Al malico kaj malbono. 

Notoj redakti

  1. [1] en El sisma zono, Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1994, p. 64-66