Kantoj al Lado
Kantoj al Lado estas trikanta muzikaĵo, kantata de la nederlanda muzika grupo Akordo. Tiu muzikaĵo estas traduko de tradiciaj kroataj kantoj, kiuj alvokas Ladon, la printempan dion laŭ slava mitologio. La tradukon faris Akordo mem kaj Simo Milojevic. La kantoj aperis en la unua KD de Akordo, Muzikpluvo (1996, 2005).
Kantoj al Lado | ||
---|---|---|
Artisto | Akordo | |
Albumo | Muzikpluvo | |
Publikigo | 1996 | |
Longo | 1:47 (unua kanto), 1:16 (dua kanto), 2:20 (tria kanto) | |
Firmao | Memeldoninta | |
Tekstisto | Simo Milojevic | |
Komponisto | Akordo | |
Produktisto | Rineke Hoens, Saskia Idzerda, Marwine van der Molen, Ineke Bourguignon-Slis, Sander van Huijzen, Danny ten Haaf kaj Arjen-Sjoerd de Vries | |
Eksteraj ligiloj redakti
- Teksto de la kantoj ĉe paĝaro de Akordo