Kantono Bayfield

Kantono en la usona subŝtato Viskonsino


Kantono Bayfield - angle Bayfield County - estas kantono en la usona subŝtato Viskonsino. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Washburn. Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 16 220 personoj sur areo de 5 288 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². La kantono estis fondita la 30-an de novembro 1834. La kantono situas ĉe la norda limo de la subŝtato, borde de la Supra Lago, unu el la Kvin Grandaj Lagoj de Nordameriko, kaj je 1 464 el la sume 5 288 kvadrataj kilometroj, do iom pli ol kvarono de la tuta teritorio, konsistas el akva areo. Proksimas la "Apostolaj Insuloj" en la lago, kiuj apartenas al la najbara kantono Ashland.

Bayfield (Viskonsino)
Mapo
Mapo de Viskonsino kun Bayfield emfazita
Situo en Viskonsino
Situo de Viskonsino en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1835
Ŝtato Usono
Subŝtato  Viskonsino
Ĉefurbo Washburn
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
5 288 km²
3 823 km²
1 464 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2010:
 - Loĝdenso:

15 014
3,9 / km²
Horzono: UTC-06:00
vdr
la historia loka juĝejo, administra centro de la kantono