La efemera Kantono Camuñas estis kreata en 1873 de ties urbestro Luis Villaseñor y de Oliva dum la Kantona Revolucio kiu okazis tiujare en Hispanio.

La urbestro de Camuñas (provinco Toledo) estis respublikano federala kaj antiklerikala kaj deklaris sendependan politikan enton dum kelkaj tagoj en la toleda vilaĝo de Camuñas, jam tiam ege senegala ene de la arkidiocezo de Toledo, ĉar ĝi estis konvertita preskaŭ tute al la protestantismo danke al misia strebo de la evangeliisto galega Félix Moreno Astray. Laŭ Marcelino Menéndez Pelayo en sia verko Heterodoxos, "un maestro ateo, un barbero y un cierto señor de horca y cuchillo [Luis Villaseñor] llamaron en 1874 a Moreno Astray de la mano de varios misioneros republicanos como Araus y Ceferino Tresserra" (ateisma instruisto, barbiro kaj terura viro alvokis en 1874 na Moreno Astray kaj aliaj respublikaj misiistoj); Luis Villaseñor forpelis la katolikan pastron kaj estis tuj kreonta, laŭ vortoj de Menéndez Pelayo, "una especie de Ginebra manchega" (isan manĉan Ĝenevon). Tiuj eventoj okazis en 1873, dum la Unua Hispana Respubliko dum la mallonga prezidanteco de la federalisma Francisco Pi y Margall, kaj daŭris iome, almenaŭ por dezegni muldilojn por stampi propran monunuon.