Kantono Mason (Vaŝingtonio)

Kantono Mason [mEjsen] (angle: Mason County) estas administra unuo en la okcidenta parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia administra sidejo situas en ĝia sola urbo, Shelton.

Kortumejo de Kantono Mason - Shelton (Vaŝingtonio)
Situo de Kantono Mason inter la kantonoj de Vaŝingtonio

Laŭ la usona Buroo Censa, la kantono ampleksas 2 722 km², el kio 233 km² estas akvo. En 2014 la kantono havis 60 711 loĝantojn.

HistorioRedakti

La ŝtata parlamento kreis la kantonon la 23-an de marto 1854 el parto de Kantono King, nomante ĝin Sawamish County; en 1864 oni ŝanĝis la nomon al Mason County.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Oficiala kantona retejo