Kantono King (Vaŝingtonio)

Mapo de Vaŝingtonio montranta Kantonon King (ruĝa)

Kantono King (angle King County [kinkaŭnti]) estas la plej multnombre loĝata kantono el la 39 kantonoj de Vaŝingtonio (kaj la 12a en tuta Usono), havinte laŭ la censo de 2000 entute 1 737 034 loĝantojn. En 2005 la loĝantoj de la kantono nombris simile al la tuta ŝtato Nebrasko.

La ĉefurbo de la kantono, kie situas la kantona administra sidejo, estas la plej granda urbo en la ŝtato, Seatlo, kaj en Kantono King situas ĝiaj antaŭurboj (i.a. Belvjuo, Kirklando, Redmondo...) La kantono etendiĝas de la marbordo (orienta flanko de Fjordego Puĝeta) ĝis la kresto de la Kaskada Montaro. Ĝi kovras areon de 5 974 km² (el kio 5 506 km² estas seka tero kaj 467 km² estas akva surfaco).

HistorioRedakti

Origine (en 1852) la kantono ricevis sian nomon honore pri William Rufus King, vicprezidento de Usono sub prezidento Franklin Pierce. Lastatempe oni ŝanĝis tion, tiel ke la nomo jure honoras pri Martin Luther King.

KomunumojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Kantonoj de Vaŝingtonio

Eksteraj ligilojRedakti

La oficiala retejo de la kantono (plejparte anglalingva) estas www.metrokc.gov.