Snoqualmie Pass (Vaŝingtonio)

Snoqualmie Pass estas censa loko en kantonoj King kaj Kittitas, en la meza parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝi havis 311 loĝantojn laŭ la censo de 2010. Ĝi estas unu el la plej riĉaj loĝataj lokoj en la ŝtato, kun meza persona jara enspezo de 54 316 usonaj dolaroj en 2000. Snoqualmie Pass nomiĝis laŭ la tie situanta montpasejo Snoqualmie, per kiu la ŝoseo I-90 transpasas la kreston de la Kaskada Montaro, ligante la okcidentan parton de la ŝtato (kaj Seatlo) al la orienta parto. Tiu montpasejo, kies plej alta punkto estas 919 metrojn super la marnivelo, ofte provizas bonajn lokojn por skiado kaj aliaj neĝaj sportoj, kvankam la neĝo ne ĉiujare tute sufiĉas por la celoj.

Situo de la orienta parto de Snoqualmie Pass enkadre de kantono Kittitas, kaj de la kantono ene de Vaŝingtonio
Ŝoseo I-90 transpasas montpasejon Snoqualmie

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.