Kantono Travis (Teksaso)


La kantono Travis situas en la centra parto de la subŝtato Teksaso de Usono. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 1 290 188 loĝantojn. Ĝia ĉefloko kaj administra centro estas Aŭstino, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de Teksaso. Kantono Travis kreiĝis de Kantono Bastrop en 1840 kiam Aŭstino fariĝis la ĉefurbo de la Respubliko de Teksaso. Ĝi organiziĝis dum 1843. Multaj aliaj kantonoj kreiĝis de Kantono Travis. Ĝi nomiĝas por kolonelo William B. Travis, komandanto de la batalo de la Alamo.

Travis (Teksaso)
Mapo
Mapo de Teksaso kun Travis emfazita
Situo en Teksaso
Situo de Teksaso en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1840
Ŝtato Usono
Subŝtato  Teksaso
Ĉefurbo Aŭstino
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
2650 km²
2600 km²
50 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

1290188
450 / km²
Horzono: UTC-06:00
Retejo: traviscountytx.gov
vdr

Geografio redakti

Kantono Travis estas monteta regiono, apartigita de la Rivero Colorado kun kelkaj artefaritaj lagoj. La nordoksidenta parto de la kantono estas en la Teksasa Monteta Regiono dum la sudorienta parto estas en la Nigra-grunda Regiono. Ĝi havas cedrajn, pekanajn, kverkajn, prosopo* (angle:mesquite), kaj aliajn arbojn kun diversaj grundoj.

Laŭ la usona censo de 2000, la loĝantaro de Kantono Travis nombris 812 280. La tuta areo de la Kantono Travis estas 2 647 km2 , el kiu 2 562 km2 estas tera kaj 85 km2 estas akva. La alteco estas inter 120 m kaj kaj 405 m super marnivelo. La jara pluvo estas 81 cm. La meza januara minimuma temperaturo estas 4 oC kaj la meza julia maksimuma temperaturo estas 35 oC.

Demogafio redakti

Laŭ la 2000a censo:

  • Tuta loĝantaro 812 280
  • Familioj: 183 798
  • Loĝantara denseco: 317/km2
  • Rasa konsisto
    • Blankaj: 68,21%
    • Afrik-usonaj: 9,2%
    • Indianaj: 0,58%
    • Asiaj: 4,4%
    • Pacifik-insulanaj: 0,07%
    • Aliaj: 14,56%
    • De du aŭ pli rasoj: 2,85%
  • Hispandevenaj: 28,20%
  • Domanaroj: 320 766
    • Kuninfanaj (malpli ol 18 jara): 29,30%
    • Geedzaj duopoj:42,60%
    • Kun domanino sen ĉeesta edzo: 10,40%
    • Ne-familiaj: 42,70%
    • Unuopulaj: 30,10%
  • Mediana aĝo: 30 jaroj
  • Aĝa konsisto
    • <18: 23,80%
    • 18-24: 14,70%
    • 25-44: 36,50%
    • 45-64: 18,20%
    • >65: 6,70%
  • Enspezoj
    • Mediana domanara enspezo: $46 761
    • Mediana familia enspezo: $58 555
    • Mediana vira enspezo: $37 242
    • Mediana virina enspezo: $30 452
    • Pohoma enspezo: $25 883
    • Malriĉaj loĝantoj: 12,50%
    • Malriĉaj familioj: 7,70%

Urboj kaj urbetoj redakti

 

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

prosopo*: Nova vorto por arboj de la arba familio Prosopis. Arboj de tiu ĉi familio troviĝas en kelkaj sekaj regionoj de la mondo. La angla nomo de arboj en tiu ĉi familio estas "mesquite".