Kapelo Sankta Roĥo (Worbis)

La Preĝejo Sankta Roĥo (germane: Rochuskapelle) estas romkatolika kapelo en Worbis, Germanio.

Worbis: Roĥo-kapelo

Historio redakti

La Roĥo-kapelomemorigas onin je drama epizodo el la urba histirio en 1682/83 kiam 465 loĝantoj mortis pro pesto. La lasta viktimo estis Nikolaŭs Koch; lia entombigo estis en la 19.1.1683 kaj estris la funebraĵojn lia pastra moŝto Schopmann. La unua viktimo estis la 12-jara Johannes Hympe en la 15.8.1682. Laŭdire venigis la epidemion enurben iu komercisto de Duderstadt. En la 20.9.1682 la loĝantoj kunvenis antaŭ la urbaj pordegoj vote ĵuronte ke ili starigus kapelon sur teritorion de ĉe Sintefrieden kaj organizus ĉiujaran procesion tiuloken. Patrono kapela estu Sankta Roĥo; tamen daŭris ankoraŭ la maleksplodo de la pesto.

Malgraŭ la neefiko tuja la worbis-anoj plenumis la promeson faritan en aŭtuno 1682 kaj ankoraŭ en 1682 konstruitis kirketo por Sankta Roĥo. Ekde tiam la fideluloj en ĉiu dimanĉo post la festotago roĥa la urbanoj ceremonie marŝas al tiu kapelo por preĝi por la pro la pesto mortintaj eksaj samurbanoj. La kapelo troviĝas antaŭ la Iberg-monto; temas pri simpla rektangula horizontala projekciaĵo kaj eta multangula apsido. En 1791/92 oni instalis la volbon, en 1928 aldonitis eta horloĝturo. La simpla altaro substrekas la funkcion memorlokon. En la jaro 1932-a, datreveno 250-a promesfara, oni muntis memorigtabulon novan. Proksime de la Roĥo-kapelo, ĉe la malnova tombejo, troviĝas la konata zoologia ĝardeno kun la ursoj.

Eksteraj ligiloj redakti