Cefalometrio

(Alidirektita el Kapomezurilo)

Cefalometrio estas la studo kaj mezurado de kapo, kutime de homa kapo, speciale pere de medicina bildaro kiel radiografio. Kraniometrio, nome mezurado de la kranio, estas plej grava subfako de cefalometrio. Cefalometrio havas ankaŭ historion de frenologio, kiu estas la studo de personeco kaj karaktero same kiel de fiziognomio, kiu estas la studo de vizaĝaj trajtoj. Cefalometrio aplikita en kunteksto de kompara anatomio informas biologian antropologion. En klinikaj kuntekstoj kiel dentokuracado kaj buŝa kaj makzelvizaĝa ĥirurgio, cefalometria analizo helpas en traktado kaj esplorado; cefalometriaj indikoj gvidas ĥirurgojn por planado kaj operaciado.

Kapomezurilo, 1902.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti