Karl Böhm-Hennes

Karl BÖHM-HENNES (naskiĝinta la 15-an de julio 1891 en Lauscha, mortinta la 20-an de novembro 1914 apud Łódź) estis germana sportisto en nordia skiado. Li pasigis la junulajn jarojn en Ernstthal (Lauscha). Li estis amiko kaj fianĉo al la populara verkistino Wally Eichhorn-Nelson.

Vivo redakti

Böhm-Hennes gajnis kun la frato Emil Böhm-Hennes kaj siaj amikoj Eugen Böhm kaj Paul Löffler grandegajn sukcesojn je la komenco de la 20-a jarcento. Furoris lia skisalto pri 17 metroj en 1908 je Oberhof. En 1909 li venkis en Braunlage ĉe la germana ĉampionado de junuloj pri skiado. Poste li atingis la unuan rangon en Oberhof okaze de la Ĉampionado turingia. En 1910 li iĝis saksa venkanto en Altenberg-Geising kaj ĉe sur Feldberg de la germana titolo pri skikurado kaj arta skedado. Post kvar jaroj da senĉesa trejnado li faris skisaltadojn pri 29 kaj 31 metroj dum la Ĉampionadoj turingiaj. En 1911 li venkantis en Oberwiesenthal la germanan kaj en Bad Mitterndorf la aŭstrian skiĉampionadon. En Oberhof li atingis per 36 metroj novan germana rekordon. En 1912 Böhm-Hennes ĉe Holmenkollbakken atingis la kvaran rangon pri nordia kombino post la superregantaj norduloj kio famigis lin en Norvegujo. Kvarfoje li gajnis la premion Ora neĝostelo. En 1914 li ankoraŭfoje unuarangulo ĉe la Ĉampionado turingia. Tuj post la eksplodo de la Unua mondmilito li rekrutiĝis kaj falis dum bataloj ĉe la ruslanda fronto.

Honoroj redakti

En 1968 inaŭguris en Ernstthal skisaltejo nomita por li.

Literaturo redakti

  • ekleziaj matrikuloj de Speĉtsbrunn kaj Lauscha
  • personaj notoj de Wally Eichhorn-Nelson

Eksteraj ligiloj redakti