Kaspar Glatz (ankaŭ Casparus Glatius, Glacius; naskiĝinta en Rieden am Forggensee, mortinta la 15-an de septembro 1551 sur la bieno Siedelhof en Orlamünde) estis germana teologo.

Vivo redakti

Nenio konatas pri lia frua vivo. En 1523 li venis al Wittenberg kaj la saman jaron aŭ unu jaron poste li doktoriĝis pri teologio. Ŝajne li ankaŭ prelegadis en Wittenberg. Mallonge pli malfrue oni sendis lin al Orlamünde kies komunumo estis en kontaktoj kun la arkidiakonujo de Kastelkirko wittenberga: la arkidiakono enspezis monon sed devis zorgi pri la vikarieco en Orlamünde. Post kiam Karlstadt kiu mem vikariis devis forlasi la postenon Glatz nomumitis lia posteulo en la 27.8.1524. Alveno lia kaj ekdeĵoro estis en la dua duono de oktobro 1524.

Tiutempe Marteno Lutero pensis edzinigi Katarina von Bora al li, sed ŝi rifuzis. En Orlamünde la situacio ne estis facile por Glatz parte pro la estintaj teologiaj kvereloj de kaj pri Karlstadt parte pro la grandaj sumoj donotaj al Wittenberg. En 1536 li pro la daŭrantaj tributpagadoj maldungiĝis sed revenis post morto de la posteulo Liborius en 1539.

Kiel pastoro li subskribis kune kun Nikolaus von Amsdorf kaj Justus Menius en 1548 la skribaĵon Der Prediger der Jungen Herrn, Johann Friderichen, Hertzogen zu Sachssen etc. Sönen, Christlich Bedencken auf das Interim kritikante la t.n. Aŭgsburgan provizoraĵon koncerne konfesiojn en la Regno.

Fonto redakti

"Glatz, Kaspar", ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 9 (1879), p. 220–221, (tie ĉi interrete)