Kastalia (mitologio)

Kastalia (helene Κασταλία, latine Castalia) estis en la helena mitologio filino de rivera dio Aĥeloo, nimfo de samnoma fonto sur deklivo de Faidrado en Delfo.

Kastalia
Najado • rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Aĥeloo
Kunulo Delphus
vdr
Fonto Kastalia

La fonto en kiu vivis nimfo Kastalia estis pli poste konsekrita al Muzoj kaj havis sorĉan potencon. Ĉiu trinkinte el ĝi fariĝis divenisto aŭ poeto. La fonto ekzistas en Delfo ĝis nun, nur ĝia efiko iel perdiĝis.

En Antikva Grekio pilgrimantoj, kiuj venis en Delfon pro religiaj kaŭzoj devis unue purigi sin en la fonto Kastalia, same kiel ankaŭ Pitia, kiu preparis sin por profetado per fasto, venis akompanata de sacerdotoj al la fonto kaj nuda submergiĝis en la fontujon

Laŭ la fonto Kastalia estas derivita vorto "kastalia", fonto de poetista inspiro.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kastalia (mytológia) en la slovaka Vikipedio.