Kastelo Oberhausen

Kastelo Oberhausen estas klasikisma kastelo en la centro de Oberhausen. La domego donis sian nomon al la stacidomo, konstruita en 1846 kaj malfermita en 1847, kaj pli malfrue ankaŭ al la estonta urbo Oberhausen.

Rigardo ekde la turgasujo sur la kastelon
Okcidenta flanko de la kastelo kun la „Vitrino“

Antaŭa kastelo el la 12-a/13-a jarcento troviĝis proksimume 200 metrojn for de la nuna starejo kaj intertempe plene malaperis. Inter 1804 kaj 1818 arĥitekto August Reinking el Monastero konstruis novan kastelon por la genobeloj Maximilian Friedrich von Westerholt-Gysenberg kaj Friederike Karoline von Bretzenheim.

Post gravaj difektadoj dum la Dua Mondmilito fine de la 1950-aj jaroj oni novkonstruis la kastelon laŭ malnovaj originaj planoj. La domo nun loĝigas per la Galerio Ludwig tutmonde renoman artmuzeon, la kastelparko estas populara libertempumejo kaj ekskursocelo por homoj el kaj ekster Oberhausen. Sub la nomo „Schloss Oberhausen und Kaisergarten“ la ensemblo estas ekde 2011 stacio en la Itinero de la Industrikulturo.

Kaisergarten redakti

 
En Kaisergarten

La Kaisergarten estas la plej antikva parko sur la teritorio de Oberhausen. La areo estas protektata areo kaj ricevis sian nomon en 1898 okaze de la 100-a datreveno de imperiestro Vilhelmo la 1-a. Kelkaj el la platanoj de la parko estas pro sia aĝo naturmonumentoj.

De la proks. 29 hektaroj de Kaisergarten 7,5 hektaroj estas arbaro kaj 9,5 hektaroj razenaj kaj herbejaj areoj; sur 2,5 hektaroj troviĝas malnova brako de la Emscher kaj lageto. Sur la resta areo troviĝas arbedejoj, veproj, heĝoj kaj bedoj same kiel piedvojoj. La iama arbedoĝardeno de la plantkulturejo nun estas kamparana ĝardeno kaj spektoĝardeno.

La Emscher-Kooperativo konstruigis laŭ koncepto de Tobias Rehberger ponton por piedirantoj kaj biciklantoj trans la Rejn-Herne-Kanalo, kiu ligas la Kaisergarten kun la najbara sportparko kaj kun la apuda pejzaĝo de la Emscher. La ponto estas fakte surirebla skulpturo konstruita kadre de la eventaro RUHR.2010 – Kulturhauptstadt Europas. Ĝi aspektas kiel kolora serpentuma bendo, spirale ĉirkaŭvolvitaj per bendoj. Dumnokte ĝi estas iluminata. La pretigo de la konstruaĵo prokrastiĝis, tiel ke ĝi nur en 2011 estis solene transdonita al la publiko.

Uzo de la Kaisergarten redakti

La Kaisergarten [imperiestra ĝardeno] estas populara ekskursocelo de la loĝantaro en kaj ekster Oberhausen, kiu prezentas diversajn libertempumajn eblecon. Sur proks. 5,5 hektaroj etendiĝas bestoparko kun proks. 60 diversaj bestospecoj kaj proks. 500 bestoj. La pezocentro estas bredado kaj konservado de maloftaj dombestaj rasoj ekz. de ŝafojkokoj same kiel de hejmlandaj naturbestaj specoj kiel linkoj kaj gufoj. La vizito estas senpaga. Oberhausen havas per tio la plej grandan bestoparkon de la Ruhr-regiono, kiu ne postulas enirkotizon. Krom tio ekzistas minigolfejo kaj du infanludejoj.

Literaturo redakti

  • Christiane Brox: Schloss Oberhausen. In: Kai Niederhöfer (Red.): Burgen AufRuhr. Unterwegs zu 100 Burgen, Schlössern und Herrensitzen in der Ruhrregion. Klartext Verlag, Essen 2010, ISBN 978-3-8375-0234-3, S. 306–309.
  • Ludger Fischer: Die schönsten Schlösser und Burgen am Niederrhein. Gudensberg-Gleichen 2004, ISBN 3-8313-1326-1, S. 64–65.
  • Karlheinz Haucke: August Reinking. Leben und Werk des westfälischen Architekten und Offiziers. Westfälisches Landesmuseum für Kunst und Kulturgeschichte, Münster 1991, ISBN 3-88789-100-7, S. 65ff
  • Wilhelm Joseph Sonnen: Rittersitz und Schloß Oberhausen. In: Annalen des Historischen Vereins für den Niederrhein. Band 166. Düsseldorf 1964, S. 285–298.

Eksteraj ligiloj redakti