Kastelo Untermaßfeld
Kastelo Untermaßfeld (germane Schloß Untermaßfeld) estas iama akvokastelo de la grafoj de Hennebergio en Untermaßfeld, Germanujo.
Kastelo Untermaßfeld | |||||
---|---|---|---|---|---|
burgo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 50° 31′ 59″ N, 10° 24′ 51″ O (mapo)50.53301410.4142Koordinatoj: 50° 31′ 59″ N, 10° 24′ 51″ O (mapo) | ||||
| |||||
Historio
redaktiLa komplekso estiĝis verŝajne en la 13-a jarcento kaj fortikigitis en la kuro de la historio je rempararo. Ekde 1681 ĝi malrempararigitis kaj la ŝtonoj uzitis i.a. por la novkonstruo de Kastelo Elisabethenburg en Meiningen.
En 1813 instalitis ene puna kaj reensoci-integriga institucio servante ekde 1878 kiel komuna malliberejo por sep ŝtatoj turingiaj. Ekde 1886/87 iĝis pluraj alkonstruaĵoj malkaŝantaj la malnovan konstruan partaron. Post fajrodamaĝoj malkonstruitis barbare en 1982 la en la ena korto libere starinta palaceto kaj belfrido.
Hodiaŭa stato
redaktiJa konserviĝis trapeza kaj solidega ĉirkaŭfortikaĵo (por loĝejoj kaj ekonomiejoj) kun ne malpli ol sep gvatturoj el la 15-a jarcento. La plej malnova parto hodiaŭa estas la t.n. Sorĉistina turo (Hexenturm) de 1446. En 2013 malfermitis surloke muzeo priprizona.
Literaturo
redakti- Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen. Bearb. von Stephanie Eißing, Franz Jäger i.a., Deutscher Kunstverlag. München 1998