Kastelo de Jánosháza

La kastelo de Jánosháza (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Erdődy [erdOdi] aŭ pli precize Kastelo de Erdődy-Choron) estas historia monumento en urbo Jánosháza (Hungario). La konstruaĵo aspektas ankaŭ burgo.

Aerfoto pri kastelo de Jánosháza

Historio redakti

En la 14-a jarcento en tiu loko nobela domo estis konstruita. En 1510 Péter Erdődy faris trakonstruojn, konstruis defendan muron kun remparo. En 1538 Bálint Török sieĝis kaj okupis ĝin. Iom poste la konstruaĵo (kvazaŭ burgo) renesanciĝis kaj en 1558 la familio Choron aĉetis ĝin. Baldaŭe la sekva posedanto Francisko Nádasdy (militestro) pro la konstanta milita danĝero faris pliajn konstruojn konformajn al burgo. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la burgo estis bruldetruita. En la 1750-aj jaroj la familio Erdődy faris la burgon baroka. En 1855 la kastelo pligrandiĝis kun etaĝo, en 1935 kun mansardo kaj bulba turpinto. En fino de la 2-a mondmilito ĝi estis prirabita, poste interne hospitalo funkciis. La nova posedanto - la ŝtato - funkciigis ĝin kiel faklernejo ĝis 1954, poste kiel infanĝardeno, baldaŭe loĝejoj, en la mansardo muzeo. Depost fino de la socialismo la kastelo malpleniĝis. En la 2010-aj jaroj pli nova tegmento estis farita, sed poste okazis nenio nova.

 
La kastelo en 2019

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa konstruaĵo situas en norda rando de la urbo inter arboj. La turo tamen havas plian etaĝon, la kastelo mansardon. La defendaj muroj jam grandparte malaperis. La konstruaĵo konsistas el brikoforma domego, la kvadrata turo reliefas ĉe la longa lameno.

Fontoj redakti