Kastelo de Sárosd

La kastelo de Sárosd (konata ankaŭ pri la iama grafa posedanto Kastelo de Esterházy [esterhAzi]) estas historia monumento en grandvilaĝo Sárosd (Hungario).

Kastelo de Sárosd ĉirkaŭ 1895

Historio

redakti

La familio Esterházy aĉetis grandan bienon en Sárosd en 1700. Ilia biendomo konstruiĝis en la 1770-aj jaroj. En la sekvaj jardekoj ĝi estis plurfoje trakonstruita aŭ pligrandigita. Ankaŭ parko konstruiĝis, iom for arbaro, lagetoj kaj agrikulturejo, krome bestoj estis aĉetitaj. La kastelo havis signifan trakonstruon en mezo de la 19-a jarcento laŭ planoj de Antal Weber, poste en la 1880-aj jaroj, pli poste ĉirkaŭ 1920 laŭ planoj de István Möller. La familio Esterházy vivis en la kastelo ĝis 1945, poste ili estis forpelitaj. Ekde 1949 la kastelo estas hejmo de gemaljunuloj por 136 litoj.

 
La kastelo kun la parko (1895)?

Konstruaĵo

redakti

La kastelo situas sola en mezo de la grandvilaĝo. La gemaljunuloj uzas ankaŭ la parkon.

Fontoj

redakti