Kastelo de Szikszó

La kastelo de Szikszó estas historia monumento (deklarita en 2000) kun funkcioj de infanĝardeno kaj hejmo de maljunuloj.

Kastelo de Szikszó

LandoHungario
Koordinatoj48° 11′ 58″ N, 20° 55′ 51″ O (mapo)48.19958333333320.930783333333Koordinatoj: 48° 11′ 58″ N, 20° 55′ 51″ O (mapo)

Konstruita1700

Kastelo de Szikszó (Hungario)
Kastelo de Szikszó (Hungario)
DEC
Kastelo de Szikszó
Kastelo de Szikszó
Map
Kastelo de Szikszó
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi kastelo estis konstruita en 1700, dum ties historio pluraj baronoj, grafoj estis la posedantoj, ekde 1909 ĝi estis posedata de monaĥinoj. Ili konstruis al la kastelo kapelon. En 1952 la kastelo iĝis ŝtata posedaĵo, en la praktiko la loka kolĥozo profitis ĝin, baldaŭ en alo infanĝardeno funkciis. Supozeble depost la socialismo denove monaĥinoj alvenis. Ilia tasko estas zorgado pri maljunuloj (70 personoj) kaj nature ankaŭ la infanĝardeno (80 infanoj). Oni konstruis etaĝon sur la teretaĝon. En la kastelo daŭre okazas renovigaj laboroj.

Priskribo redakti

La origine teretaĝa kastelo estas ĉirkaŭita per brika muro. Ankaŭ parko apartenas al la kastelo, kiu parte restis el la historiaj tempoj. La parko havas apartan enirejon kaj nuntempe servas al la publiko.

Fontoj redakti