Katabasis (de greka katabaino: deiri, desupri. eo: katabazo) estas muzika figuro, kiu esprimas per falantaj tonoj humilecon, doloron kaj respekton.

La muzika simbolo je tio estas ligita kun tekstpasejo, kiu postulas submetiĝon kaj adoron kaj funkcias per la muzika realeco kiel figuro de la penso esprimita per la teksto.

La figuro klarigas denove la sencenhavon de la teksto kiel iaspeca bildo, aliaflanke tamen, kvazaŭ malligite de la teksto, ĝi plenumas ankaŭ muzike desupradon. Katabasis do ne nur priskribas rilaton „tono-teksto“, sed ja ankaŭ travivadon en la muziko mem. (vd. sinestezio)

Ekzemploj redakti

La dua parto de la moteto „Singet dem Herrn ein neues Lied“ (BWV 225) de J.S. Bach enhavas en la pasejo „…(Gott) weiss, wir sind nur Staub…“ ("… Dio scias, ke ni estas nur polvo. Takto: 173) tipan katabazon.

La humilan, ja eĉ "malgrandigan" fakton, ke la homo konsistas nur el polvo, Bach substrekis per katabazo. je tio la soprano plenumas ja malgrandan, sed tamen evidentan „agadon de kliniĝo“, malsuprante ekde C`` al F`. La komponisto tamen igas plenumi ĉi tiun iron malsupren ne nur la sopranon, sed ĉiujn aliajn voĉojn (aldo, tenoro, baso). Bach sentigas per ĉi tiu katabazo al la homoj kaj en la tekstenhavo kaj ankaŭ en la muziko la scion pri la efemereco.

Literaturo redakti

  • Bartel, Dietrich: Handbuch der musikalischen Figuren, Laaber 1985
  • Buelow, Georg J. u.a., Art. ,,Rhetoric and music”, in: NGroveD SE, Bd. 21, S. 268.
  • Johann Sebastian Bach: „Singet dem Herr ein neues Lied” (BWV:225)
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Katabasis » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3205422 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)