Katarzyna Marciniak
pola esperantisto
Katarzyna MARCINIAK [katarĵina marcinjak] konata kiel Kasia (naskiĝis en 1978) estas pola esperantistino. Ekde la 15-a de novembro 2006 ĝis novembro de 2007, ŝi laboris kiel volontulino de TEJO en la Centra Oficejo de UEA.
Katarzyna Marciniak | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Marciniak devenas de la pola urbo Bydgoszcz, kie ŝi aktivis ankaŭ en la loka esperanto-klubo. Profesie ŝi vivtenas sin kiel vojaĝgvidanto, ĉiĉerono kaj librotenisto. Ŝi akiris bakalaŭran gradon pri turismiko en la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino.