Katastrofo ĉe la Niĵnevartovska naftokolektejo

La Katastrofo ĉe la Niĵnevartovska naftokolektejo okazis la 14-an de aŭgusto 1973 je 18-30 en la centra naftokolektejo 6 km for la urbo Niĵnevartovsko, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco, Sovetunio. Pereis 13 homoj. Ĝi estis sekvo de longdaŭra neglekto de laborsekureco, kaŭzita de ĉiama postulado de pli granda naftoelminigado, tipa por tiu evoluperiodo de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso.

AntaŭhistorioRedakti

En 1969 apud la urbo Niĵnevartovsko surbaze de provizora dezajno estis haste konstruita centra naftokolektejo, kiu devis akcepti nafton de la Samotlora minejo. Ĝia konstrukcio malkongruis al pluraj gravaj postuloj, inkluzive tiujn pri sekureco. La separiloj ĉiam estis superŝarĝitaj. Mankis la tria ŝtupo de naftotraktado, ebliganta separi naftogason, kiu pro tio likis tra valvoj, plenigante la areon (ĝi estas pli peza ol aero)[1]. La rezervujoj, konstruitaj en la minejo mem, ankaŭ estis malsufiĉaj, do ofte oni sendis la elminigitan nafton rekte al la centra naftokolektejo, sen iu ajn pritraktado. Laboristoj ofte denuncis tion al siaj estroj — la kolektejestro Nikolaj Dragunov, lia viculo Jurij Maljasov, plenumanta devojn de la ĉefa inĝeniero de la kompanio Niĵnevartovsknafto, Nail Galijev. Tamen neniuj ŝanĝoj sekvis[2].

En 1969 estis finita la naftodukto Ust-Balik — Omsko, en 1973 ekfunkciis la naftodukto Samotloro — Tjumeno — Almetjevsko. Tamen la naftoelminigado kreskis tro rapide kaj tiuj duktoj ne kapablias transporti la tutan nafton. Rezervujoj en la minejoj estis superplenaj. Oni lasis rezervon nur por du horoj da elminigado, ĉar en la naftoduktoj ofte okazis averioj kaj tiukaze la nafto fluis al la minejaj rezervujoj. Se oni ne sukcesis ĝustatempe haltigi la naftoputojn, oni devis bruligi nafton en torĉoj, foje ĝi simple superverŝiĝis el la rezervujoj surteren. Sed la aŭtoritatoj, inkluzive de la estro de Ĉeftjumennaftogaso Viktor Muravlenko, postulis plu teni altan tempon de la naftoelminigado kaj plenigi ĉiujn haveblajn ujojn per nafto. La estro de la administracio pri naftoelminigado Fjodor Nazarov rememoris poste kiel foje Muravlenko vokis lin kaj akre kritikis pro malkresko de la naftoelminigado dum haveblis iom da liberaj ujoj, kaj ke li responde avertis ke rifuzos fari tion, ĉar tio kaŭzos averion[3].

KatastrofoRedakti

La 14-an de aŭgusto 1973, sabate, je 18-30 okazis ŝanĝo de skipoj, pro kio nombro de la deĵorantoj portempe duobliĝis. Plejparte tio estis virinoj. Laŭ unu el versioj, ilin aliris junulo, veninta por renkonti sian amatinon, kaj ekbruligis cigaredon. Plej verŝajne temas pri elpensaĵo, ĉar ĉiuj ĉeestintoj pereis surloke, do neniu povus rakonti tion. Okazis eksplodo, kiun sekvis incendio. Ĉiuj skipanoj pereis en unu momento, poste oni identigis ilin per butonoj kaj horloĝoj.

Kvar naftorezervujoj, enspacigantaj po 10 mil tunoj da nafto, ekbrulis, du apudaj estis en danĝero. Kaldronoj trabatis muron de kaldronejo kaj falis 300-400 metrojn for. Ejoj por personaro kaj pumpejoj estis ruinigitaj. Du estroj — Nikolaj Dragunov kaj Ivan Rinkovoj — staris sur du brulantaj rezervujoj, estingante la fajron kaj rifuzante forlasi ilin. Fajrobrigadistoj sukcesis rapide estingi naftogason kaj ĉesigi la incendion[4].

SekvojRedakti

Sekvan tagon al la urbo venis registara komisiono subestre de la ministro pri nafta industrio Valentin Ŝaŝin. Antaŭnokte venis Viktor Muravlenko, Feliks Arĵanov kaj Roman Kuzovatkin. La enketado malkovris teknikajn kialojn de la tragedio, sed ĝiaj rezultoj ne estis publikigitaj. Dum sekvaj monato kaj duono ĉiuj damaĝoj estis likviditaj, kaj la naftokolektejo estis rekonstruita laŭe al la sekurecaj kaj teknologiaj postuloj[5].

La mortintoj estis sepultitaj modeste, sen funebro kaj paroladoj[6]. Tri lokaj estroj estis juĝitaj kaj kondamnitaj al plurjara malliberigo.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 274. ISBN = 5-93020-118-2.
  2. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 161. ISBN = 5-93020-118-2.
  3. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 274. ISBN = 5-93020-118-2.
  4. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 161. ISBN = 5-93020-118-2.
  5. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 162. ISBN = 5-93020-118-2.
  6. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 162. ISBN = 5-93020-118-2.