Katedralo de Ciudad Real

La Katedralo de Ciudad Real aŭ en hispana oficiale Santa Iglesia Prioral Basílica Catedral de las Órdenes Militares de Nuestra Señora Santa María del Prado de Ciudad Real, Hispanio, komencita en la 15a jarcento, estas de gotika stilo, kvankam ĝi havas elementojn antaŭajn de malfruromanika stilo apartenantaj al la antaŭaĵo de la katedralo: nome la paroĥa preĝejo de la epoko de Alfonso la 10-a la Saĝulo. Sur tiu oni konstruis la katedralon, kiu estis finita meze de la 16a jarcento post la konstruado de la kovriloj de la volboj. Tamen estas ankaŭ elementoj postaj, de stiloj de la renesanco kaj baroko. Laste estis konstruita la aktuala turo, ĝis komenco de la 19a jarcento.

Katedralo de Ciudad Real
Koordinatoj38° 59′ 11″ N, 3° 55′ 51″ U (mapo)38.986324-3.93096Koordinatoj: 38° 59′ 11″ N, 3° 55′ 51″ U (mapo)

Estiĝo13-a jarcento

Katedralo de Ciudad Real (Kastilio-Manĉo)
Katedralo de Ciudad Real (Kastilio-Manĉo)
DEC
Katedralo de Ciudad Real
Katedralo de Ciudad Real
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio

Map
Katedralo de Ciudad Real
Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Ciudad Real [+]
vdr
Katedralo de Ciudad Real.
Turo de la katedralo de Ciudad Real.

Laŭ la tradicio legenda, en 1088 aperis la Virgulino tie antaŭ lokanoj de la domaro de Pozo de Don Gil. En 1531 oni starigis la preĝejon de Sankta Maria, kaj oni lasis el la primitiva romanika ermitejo nur la sudan pordegon nome de la Pardono. La impresa turo kvaretaĝa estis ekkonstruita en la 17a jarcento kaj finita en la 19a jarcento pro lastaj reformoj post la tertremo de Lisbono de la 18a jarcento. La interno estas de unusola navo, kaj tiele ĝi estas la nura katedralo de Hispanio kun tiuj karakteroj, kun falsa krucvolbaro tre ornamita de la malfrua gotiko. Sed kio havigas partikularecon kaj propran trajton al la katedralo estas ĝia belega retablo de 1616 verko de la skulptisto Giraldo de Merlo kaj de la pentristo Johano de Hasten.