Katedralo de Kanarioj

La Bazilika Katedralo de Sankta Anna troviĝas en la historia urboparto de la urbo Las Palmas de Gran Canaria en la kvartalo Vegueta, kune al la Ĉefplaco Sankta Ana. Ĝi estas la plej grava monumento de la kanaria arkitekturo. Ĝi estas agnoskata de la Sankta Seĝo kiel : Sankta Bazilika Katedralo de Kanarioj. En tiu ĉi katedralo estas kultata la Ĝenerala Patronino de la urbo La Palmoj de Granda Kanario, Sankta Ana kaj ĝi funkcias kiel sidejo de Las Palmas de Gran Canaria.

Katedralo de Kanarioj
katedralomonumentomalgranda baziliko [+]
Koordinatoj28° 6′ 3″ N, 15° 24′ 53″ U (mapo)28.10083333-15.41472222Koordinatoj: 28° 6′ 3″ N, 15° 24′ 53″ U (mapo)

Katedralo de Kanarioj (Kanariaj insuloj)
Katedralo de Kanarioj (Kanariaj insuloj)
DEC
Katedralo de Kanarioj
Katedralo de Kanarioj
Lokigo de Kanariaj insuloj en Hispanio

Map
Katedralo de Kanarioj
Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Santa Ana, Las Palmas de Gran Canaria [+]
vdr
Katedralo de Kanarioj

La 20-an de aprilo 1487 la Katolikaj Gereĝoj montris sian emon konstrui katedralon en Granda Kanario por plenumi la mandaton de la Papo, mandato kiu venas de la peto de Fernando Calvetos al Eŭgeno la 4-a en la jaro 1435. Ĝi ekkonstruiĝis en 1497 sub ordono de la Katolikaj Gereĝoj pro tia ĝia titolo Reĝa Baziliko, sed pro manko de rimedoj oni ĉesigis la laboradon en 1570. La longa historio de la kirko kombinigas en ĝi plurajn arkitekturajn stilojn kiel malfrua gotiko en ĝia interno kaj la novklasikismo en la ekstero. Ĝia fasado estas la plej karaktera elemento. La konstruado havis du fazojn, unu ekde 1497 ĝis 1570 kaj la alia de 1781 ĝis la nuntempo.

La Katedralo de La Palmoj estis la nura katedralo en la Kanariaj Insuloj ĝis 1819, kiam la Diocezo de La Laguna estis fondita (ankaŭ nomata Diocezo de Tenerife) bazitaj en la Katedralo de Sankta Kristoforo de La Laguna, kun jurisdikcio por la insuloj de la Provinco Sankta Kruco de Tenerifo.

La katedralo ne okazigis diservon pro la restaŭrado ekde 1996 kaj malfermiĝis en la jaro 1998.