Katedralo de Rejkjaviko

La Katedralo de Rejkjaviko estas unu el la plej antikvaj konstruaĵoj de la urbo kaj sidejo de la ununura episkopo de la Islanda Eklezio. Tamen, ĝi estas la plej granda preĝejo nek de Islando nek de Rejkjaviko. Ĝi estis starigita en 1787 kaj rekonstruita en 1817, 1819, 1846-48 kaj 1878 pro strukturaj problemoj. Ĝi estis konstruita kiel konsekvenco de la nomumado de Rejkjaviko kiel episkopejo en 1796, kiel anstataŭo de la antaŭa diocezo en Skálholt. La katedralo estis la scenejo de gravaj eventoj de la lando; tie estis celebrata en 1874 la establado de la Islanda reĝlando, kiu donis suverenecon al la insulo, kaj en ĝi unuafoje estis kantita la nacia himno. Krom la religia uzado, ĝi provizore gastigis la naciajn arkivojn ĝis 1881, kiam ili estis translokitaj al la Domo de la Parlamento.

Katedralo de Rejkjaviko
Luterana katedralo [+]
Koordinatoj64° 8′ 48″ N, 21° 56′ 22″ U (mapo)64.14666-21.93936Koordinatoj: 64° 8′ 48″ N, 21° 56′ 22″ U (mapo)

Estiĝo1787

Katedralo de Rejkjaviko (Islando)
Katedralo de Rejkjaviko (Islando)
DEC
Katedralo de Rejkjaviko
Katedralo de Rejkjaviko

Map
Katedralo de Rejkjaviko

Vikimedia Komunejo:  Dómkirkjan í Reykjavík [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Rejkjaviko