Katedralo de Segovio

La Sankta Katedralo Nia Sinjorino de la Asuncio de Segovio (Hispanio), konata kiel la Damo de la Katedraloj pro ĝiaj mezuroj kaj beleco, estas katedralo konstruita inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, el gotika stilo kun kelkaj renesancaj spuroj. La Katedralo de Segovio estas unu el la gotikaj katedraloj plej malfruaj de Hispanio kaj de Eŭropo, starigita en plena 16-a jarcento (1525-1577), kiam en la plejparto de Eŭropo disvastiĝis la renesanca arkitekturo.

Katedralo de Segovio
katolika katedralo • monumento
katolika katedralo • monumento [+]

Supermara alteco999 msnm [+]
Koordinatoj40° 57′ 1″ N, 4° 7′ 32″ U (mapo)40.950181-4.125623Koordinatoj: 40° 57′ 1″ N, 4° 7′ 32″ U (mapo)

ArkitektoRodrigo Gil de Hontañón

Estiĝo1525

Katedralo de Segovio (Kastilio kaj Leono)
Katedralo de Segovio (Kastilio kaj Leono)
DEC
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio

Map
Katedralo de Segovio

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Segovia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Segovio

Detruita la antikva katedralo en 1520 dum la Milito de la Komunumoj, pro ĝia proksimeco al la Alkazaro, la klaŭstro - verkaĵo de Juan Guas - kaj aliaj elementoj estis translokitaj al tiu ĉi loko. La konstruado komenciĝis en 1525 laŭ la projekto de Juan Gil de Hontañón.