Kategorio-Diskuto:Kajmaninsuloj

Laŭ PIV 2005 rekomendindas la formo Kajmana Insularo al Kajmaninsuloj. La teritorio ne aperas en la "Listo de Rekomendataj Landnomoj" de la Akademio de Esperanto, 2009. La vikipedia artikolo nun nomatas "Kajmana Insularo", kaj pripensindas ĉu ne ŝanĝiĝu la nomo de la baza landa kategorio: Ambaŭ formoj laŭ mi persone estas principe en ordo, sed malunueco inter baza artikolo kaj baza kategorio konfuzigas. La konfuzon jam komencigas la fakto, ke nun estas du subkategorioj: "Ekonomio de la Kajmana Insularo (1 P)" kaj "Politiko de la Kajmaninsuloj (1 P)"...

ThomasPusch 18:32, 6. Nov 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Kajmaninsuloj".