Kategorio-Diskuto:Rusaj ŝtataj honorigoj

Ne tuj forigu redakti

La kategorio estis alinomita al Kategorio:Rusiaj ŝtataj honorigoj sen diskuto kaj la ŝablono {{forigu tuj}} estis metita. Tamen, oni ne ĉiam povus diri ke "Rusaj ŝtataj honorigoj" estas "Erara titolo" kaj tio ne estas taŭga kialo por tujforigado. En Kategorio:Ŝtataj honorigoj, subkategorioj estas titolitaj laŭ etno sed ne ŝtato krom "Rusio". Tio ne estas konsekvenca.--Salatonbv (diskuto) 01:47, 17 Dec. 2013 (UTC)

Mi konsentas! Jam kelkan tempon tie ĉi estas malordo en la afero ŝtataneco-nacieco. Tamen, se la kategorio restos pli longe malplena ĝi estos forigita laŭ VP:K1. Tamen, tiu ĉi diskuto povus resti pli longe. --KuboF (diskuto) 21:53, 19 Dec. 2013 (UTC)
Se ne estus interkonsento por elekti ĉi tiun kategorion, oni ne povus kolekti koncernajn artikolojn ĉi tie. Tiam, la kategorio estus forigata pro la manko de artikoloj (K1). Do, ni unue devus atingi la konkludon.--Salatonbv (diskuto) 04:36, 21 Dec. 2013 (UTC)
Kara KuboF, kial vi forigis ĉi tiun kategorion antaŭ "ni unue devus atingi la konkludon"? Se mi ŝovus ĉiujn artikolojn al ĉi tiu kategorio, kaj malprenigus Kategorio:Rusiaj ŝtataj honorigoj, ĉu vi bonvole forigus ĝin kiel administranto? --Salatonbv (diskuto) 01:16, 4 Jan. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Rusaj ŝtataj honorigoj".