Kategorio-Diskuto:Urbodomoj de Francio

Kvankam mi nur ĵus kreis la kategorion, vidinte ruĝan ligilon tiunoman, mi post mallonga pripenso konvinkiĝis ke la formo Kategorio:Urbodomoj en Francio pli taŭgas, paralele al ekzemple Kategorio:Konstruaĵoj en Francio (aŭ al alilingvaj formoj kiel "City and town halls in France‎", ne "..of France", respektive "Gemeentehuis in België" aŭ "Rathaus in Deutschland"): La "urbodomo de Rennes" ekzemple apartenas al la urbo Rennes, sed estas "urbodomo en Francio" kaj ne apartenas al la ŝtata registaro... Mi do ŝanĝas mian ĵusan kreaĵon.

ThomasPusch 21:16, 13 Feb. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Urbodomoj de Francio".