Kathleen Teresa Martinez Peri (naskiĝis en 1966) estas arkeologo, advokato kaj diplomato de la Dominika Respubliko, plej konata pro ŝia laboro ekde 2005 por serĉi la tombon de Kleopatro en Egiptio[1] . Ŝi gvidas la egiptan dominikan reprezentadon en Aleksandrio kaj estas ministro-konsilisto de Kulturaj Aferoj ĉe la dominika ambasadejo en Egiptio.

Kathleen Martinez estas konvinkita ke la tombo de Kleopatro situas ĉ. 48 km ekster Aleksandrio, sur la loko de la antikva templo de Taposiris Magna (duondetruita templo dediĉita al la diino Iziso en la iama havenurbo de antikva Egiptio, je Lago Mariout ĉe Borg El Arab, proksimume 50 kilometroj okcidente de Aleksandrio). Arkeologia indico inkludas du subterajn ĉambroj ene de la templomuroj[2]. Martínez deklaris ke tio estas nova kaj grava kontribuo al arkelogio.

La arkeologo faris kelkajn interesajn eltrovaĵojn, inkluzive de 200 reĝaj moneroj kun bildoj de la vizaĝo de la reĝino kaj la restaĵojn de altnivelaj egiptaj mumioj kiuj aldonas gravecon al ŝia teorio.

Referencoj redakti

  1. (en) «Adventures in Archaeology: Kathleen Martinez Berry's Quest to Find Cleopatra». Wharton School of the University of Pennsylvania, la 2-an de oktobro 2012.
  2. (en) Where is the tomb of the last queen of Egypt, Cleopatra and her husband, Mark Antony?, Inside Egypt, la 31-an de majo 2018.