Katja-Niederkirchner-ripozdomo (Leutenberg)

Ripozumdomo Katja Niederkirchner (germane: Erholungsheim Katja Niederkirchner) estis ege ŝatata hejmo ripozuma de la komunisma GDR-sindikataro FDGB. Ĝi troviĝis en Leutenberg, Germanujo, ĉe Am Ilmbach. Laŭ municipa plano ĝi estu malkonstruita antaŭ la fino de la jaro 2021. La lastaj enloĝantoj estis meze de al 1990-aj jaroj azilpetantoj.

La ripozdomo sindikata en Leutenberg, ruino en 2021

HistorioRedakti

La ripozdomo starigitis en la jaro 1974-a sur la grundo de la iama gastejo Leutenberger Hof, kies forigo kostis 57.000 markoj. Ĝi nomitis por la komunisma rezistadbatalantino Käthe Niederkirchner. Temas pri tipa domo ene de la programo de FDGB-Feriservoj en GDR.

La kondiĉoj geologiaj estis malfavoraj por konstruado ĉar la poste situanta branĉa etendaĵo de Löhmberg-monto moviĝas kaj daŭris minaco de altiĝanta grundakvo. Pro tio la pumpiloj estis kvazaŭ ĉiam ŝaltitaj. Tamen temis pri tiutempe modernega institucio kun 48 ĉambroj kun balkonoj ĉe la strata flanko. Belegis la refektorio teretaĝe. Dum 15 jaroj ĉefmanageradis tie Gerda Müller (* 1935). Ĉiutage okazis kulturprogramo: vesperoj korusaj aŭ dancaj, prelegoj, koncertoj (ekz. de la bando Sormitz-Spatzen kaj de doma gitarluda ensemblo). Krome ofertitis ĉiun tagon du ekskursoj migradaj, ekz. sub la gvido de Elisabeth König, la posta ĉefino de la gastejo Sormitzblick.

Ekde 1991 ne plu eblis ludoni ĉiujn ĉambrojn kaj rapidege ekmalfloro komenciĝis. En la 4.11.2019 la urba konsilantaro decidis akiri la tuton kaj malkonstruigi ĝin je kostoj de landa registarfonduso (149.000 eŭroj). La civitanoj estis enkete alvokitaj partopreni en ideodonado por novaj utiligoj de la areo. Jen kelkaj: bushaltejo, ŝtuparo por pli bona aliro al la lernejo, aŭtoparkejo kun ŝarĝstacio elektra.

Eksteraj ligilojRedakti