Lionel, kavaliro de Reĝo Arturo.

Kavaliro Lionel
legenda figuro
Verko Artura legendo
Informoj
Originala nomo Sir Lionel
Sekso vira
Okupo kavaliro
Gefratoj Bors
vdr

Li estis la filo de Reĝo Bors kaj nevo de Reĝo Ban, la patro de Lanceloto, kaj la frato de Kavaliro Bors. La du reĝoj estis forpelataj de siaj regnoj kiam Claudas invadis. La sekvantoj de Claudas prizorgis la du knabojn post la morto de Reĝo Bors, sed tiuj fine ribelis kontraŭ Claudas kaj mortigis ties kruelan filon Dorin. Antaŭ ol Claudas punus ilin, la Damo de la Lago forprenis ilin al sia magia regno, kie Lanceloto jam estis.

La tri junuloj iris al la kortego de Arturo kie ili kavaliriĝis. Ili estis fortaj batalistoj.

Dum la serĉo de la Sankta Gralo, Bors devis elekti inter savi sian fraton Lionel (kiujn viraĉoj vipegis) kaj savi junulinon forkaptatan de malbona kavaliro. Li decidis savi la damon, sed preĝas ke Lionel estu sekura. Lionel fine eskapis, kaj kolere penis mortigi Bors, kiu rifuzis defendi sin kontraŭ la atako de sia frato. Kavaliro Calogrenant kaj religia ermito, kiuj klopodis interveni, estis mortigataj de Lionel, sed Dio ĵetis kolumnon de fajro sur Lionel antaŭ ol tiu mortigus Bors.

Post la malkaŝo de la am-rilatoj de Lanceloto kaj Ginevra, Lionel kaj sia familio akompanis Lanceloton en ekzilon. Li partoprenis militon kontraŭ la armeon de Arturo, kaj iĝis reĝo de Gaunnes. Post la Batalo de Camlann, la sekvantoj de Lanceloto batalis kontraŭ la filoj de Mordred: Melehan mortigis Lionel kaj Bors venĝis lian morton.