Bors, kavaliro de Reĝo Arturo.

Kavaliro Bors
fikcia homo
Informoj
Sekso vira
Gefratoj Lionel
Infanoj Elyan the White
vdr

Li estis la filo de Reĝo Bors kaj nevo de Reĝo Ban, la patro de Lanceloto, kaj la frato de Kavaliro Lionel. La du reĝoj estis forpelataj de siaj regnoj kiam Claudas invadis. La sekvantoj de Claudas prizorgis la du knabojn post la morto de Reĝo Bors, sed tiuj fine ribelis kontraŭ Claudas kaj mortigis ties kruelan filon Dorin. Antaŭ ol Claudas punus ilin, la Damo de la Lago forprenis ilin al sia magia regno, kie Lanceloto jam estis.

La tri junuloj iris al la kortego de Arturo kie ili kavaliriĝis. Ili estis fortaj batalistoj. Bors partoprenis multajn militojn de Arturo, inkl. la finan batalon kontraŭ Claudas: la armeo de Arturo venkis kaj la landoj de la patro de Bors liberiĝis.

Pro trompo per magia ringo, Bors amoris Claire, la filino de Reĝo Brandegoris. Oni diris ke tio estis la sola okazo kiam Bors rompis ĵuron de ĉasto. Poste Claire naskis Elyan la Blankan: kiam tiu estis plenaĝa, ankaŭ li kavaliriĝis ĉe la Artura kortego.

Pluraj aventuroj rilatas al la ĉasto de Bors. Ekzemple, iam damo diris ke ŝi sinmortigus se Bors ne amorus ŝin: Bors rifuzis, kaj la damo kaj tri servistinoj ĵetis sin de la krenelaro de sia kastelo. Farante tion, ili malkaŝis ke ili estas demonoj.

Dum la serĉo de la Sankta Gralo, Bors devis elekti inter savi sian fraton Lionel (kiun viraĉoj vipegis) kaj savi junulinon forkaptatan de malbona kavaliro. Li decidis savi la damon, sed preĝas, ke Lionel estu sekura. Lionel fine eskapis, kaj kolere penis mortigi Bors, kiu rifuzis defendi sin kontraŭ la atako de sia frato. Kavaliro Calogrenant kaj religia ermito, kiuj klopodis interveni, estis mortigataj de Lionel, sed la Dio ĵetis kolumnon de fajro sur Lionel antaŭ ol tiu mortigus Bors. Pro sia pureco Bors rajtis akompani Galahad kaj Parsifalon kiam ili trovis la Gralon. Nur Bors revenis al la kortego de Arturo.

Laŭ Thomas Malory, Bors senentuziasme konsentis ĉampioni Ginevran kiam oni asertis, ke ŝi venenis kavaliron. Sed kiam li estis turnironta, Lanceloto alvenis kaj anstataŭis lin.

Post la malkaŝo de la am-rilatoj de Lanceloto kaj Ginevra, Bors kaj lia familio akompanis Lanceloton en ekzilon. Dum la sekva milito inter Lanceloto kaj Arturo, li estis fidata konsilanto de Lanceloto. Post la Batalo de Camlann, la sekvantoj de Lanceloto batalis kontraŭ la filoj de Mordred: Melehan mortigis Lionel kaj Bors venĝis lian morton.