Kaverno Forno de Bartoš

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kaverno Forno de Bartoš troviĝas en valdeklivo de la maldekstra alfluo de rivero Jizerka, 1 km de Jenišovice, 4 km norde de urbo Turnov.

Forno de Bartoš (legu Forno de Bartoŝ) apartenas inter la plej signifajn ĉeĥajn kavernojn en grejsa tavolgrupo. Ĉar ĝi ne estiĝis en kalkŝtonoj, sed en grejsaj mineraloj, sciencistoj longe disputis, ĉu temas pri kaverno karsta aŭ pseŭdokarsta. Ĝis antaŭnelonga tempo ĝi estis konata nur en longeco de 30 m de la enirejo, sed de kuraĝa esploro en la jaro 2000 estas konataj respektindaj 225 m de ties koridoro, kaj pli detala esploro pruvis, ke temas pri unu el la plej rimarkindaj ĉeĥaj karstaj sistemoj kun larĝa spektro de supraĵaj kaj subteraj aperaĵoj – blindaj kaj duonblindaj valoj, mergiĝoj, enborejoj kaj kavernoj, tra kiuj trafluas subteraj fluoj.

La propra Forno de Bartoš estas elflua kaverno de tiu ĉi subtera hidrologia sistemo. El malalta larĝa portalo elfluas ĝis malgranda fiŝlageto rojo. Kontraŭ la fluo kondukas 33 m longa, nur 1 m larĝa kaj 0,5 m alta, per akvo inundita koridoro al sifono. Ĝuste tiun, kaj poste ankoraŭ vicon da pluaj, speleologoj sukcesis dum kuraĝaj skafandristaj esploroj dum aŭtuno de 2000 superi kaj iom post iom malkovri sinsekvon de akvo-inunditaj koridoroj kaj ĉambregoj.

La tuta subtera sistemo estas provizata de akvo el kelkaj mergiĝoj. Vizitanto povas en tiu ĉi romantika loko trarigardi el la bordo de la fiŝlageto sole la portalon de la kaverno. Ne eblas eniri en ties preskaŭ ĝis plafono inundita koridoro.