Kaverno en Strašín

Kaverno en Strašín troviĝas 1 km de vilaĝo Strašín (prononcu Straŝin), proksimume 10 km de urbo Sušice (prononcu Suŝice).

Kaverno en Strašín
natura monumento en Ĉeĥa Respubliko • protektata areo [+]

Koordinatoj49° 10′ 56″ N, 13° 37′ 48″ O (mapo)49.182313.6299Koordinatoj: 49° 10′ 56″ N, 13° 37′ 48″ O (mapo)
Areo0,01 km² (0,5263 ha) [+]

Estiĝo11-a de januaro 1967

Kaverno en Strašín (Ĉeĥio)
Kaverno en Strašín (Ĉeĥio)
DEC
Kaverno en Strašín
Kaverno en Strašín

Map
Kaverno en Strašín
Vikimedia Komunejo:  Strašínská jeskyně [+]
vdr

Kaverno en Strašín, nomata ankaŭ Nezdická, estas hodiaŭ jam forlasita minejo por fererco kaj okro. Ties spacojn kreis subteraj akvoj en tavolgrupo de kristalaj kalkŝtonoj, apartenantaj en la tn. suŝice-votica zono de metamorfozitaj mineraloj de bunta serio de la plej malnova ĉeĥa geologia unuo – moldanubiko.

La kaverno estas neregula sistemo de ĉambregoj, plataj koridoroj kaj rampvojoj kun suma longeco 200 m. La enirejo kun dimensioj 6 x 1,6 m kondukas en ĉefan spacon de la kaverno, klinigita ĉambrego 23 m longa, 12 m larĝa kaj preskaŭ 3 m alta. Ties la plej malaltan lokon verŝas subtera lageto. Malantaŭ ĝi la kaverno daŭrigas norden tra nove malkovritaj spacoj. Sed la ĉefaj sistemoj de koridoroj deflankiĝas al orienta kaj okcidenta flanko. Okcidente tio estas proporcie larĝaj koridoroj kun longeco pli ol 60 m, klinigitaj konsente kun la ĉefa ĉambrego. Orienten elkuras du koridoretoj, kondukantaj ĝis pli ol 80 m longa labirinto de mallarĝaj rampvojoj kaj pli malgrandaj ĉambretoj.

Post trafoso de mallarĝaj koridoroj de la kaverno kaj ties esploro de lokaj loĝantoj en la jaro 1930 kaj post geomorfologiaj observadoj, entreprenisto F. Krejza montris intereson pri la kaverno. En la jaro 1936 li fondis ĉi tie minejon nomata František (Franciso), la ĉefan ĉambregon de la kaverno li sekurigis per lignotruso, alirebligis ĝin per simpla ŝtuparejo kaj li komencis mini el kavernaj plenigaĵoj limoniton kiel ferercon, kiun li liveris en gisejojn. Pli malfrue li ĉi tie fosis por ceramikistoj okrojn, sed jam fine de aŭgusto de la sama jaro li haltigis la minadon. Ekde tiu tempo la kaverno estis nur objekto de intermitaj esploroj kaj speleologiaj esploroj. Ĝis hodiaŭ ne estas unusignife klarigita ties estiĝo kaj evoluo. Proksime nome situas periodaj mergiĝoj de lokaj rojoj, sed kolorigeksperimentoj ne montris ilian kunigon kun la subteraj lagetoj. Rimarkindaj estas ankaŭ perfektaj pladformaj kaj potformaj kavaĵoj en la plafono de la kavernaj spacoj, kiuj, same kiel plimulto de kavernoj en kristalaj kalkŝtonoj, tute malhavas karstan ornamaĵaron.

Eksteraj ligiloj redakti