Kazematoj en Vyšehrad

Vyšehrad (legu Viŝehrad) estas fondita en la loko de eneolita burgejo (proksimume 2500 jaro a. K.), post tio slava burgejo, romana fortikaĵo kun remparoj pli altaj ol Praga burgo kaj poste eĉ grandega fortikaĵo gotika. Ties ĉefa tasko estis gardi sudan parton de Prago kaj kontroli fluon de rivero Vultavo.

Brika pordego

Senpere post finiĝo de la tridekjara milito la famaj konstruistoj C. Lurago kaj G. Alliprandi projektis ŝanĝon de Prago en grandegan barokan citadelon. Ties restaĵoj plej bone konserviĝis ĝuste en Vyšehrad. La fortreso estis planita preskaŭ sen subterejo. Sole en la ĉirkaŭaĵo de pordegoj kaj en kelkaj pluaj lokoj estis konstruita ankaŭ subterejo. La subteraj koridoroj, aŭ ankaŭ kazematoj, ebligis rapidan kaj ŝirmatan transŝovon de soldatoj, sekura depono de materialo kaj pafadon kontraŭ malamiko.

Kiam francoj en la jaro 1741 konkeris Pragon, ili modernigis ankaŭ remparojn en Vyšehrad. En la jaroj 18381841 poste estiĝis ankaŭ nova enirejo ĝis subtera ĉambrego Gorlice.

En la subterejon en Vyšehrad oni eniras el suba, la tn. Brika pordego. Ĉi tie estas ankaŭ malgranda ekspozicio pri la historio de Vyšehrad. Ogiva koridoro kondukas en la rimarkindan subteran ĉambregon, al kiu oni diras Gorlice. Interesaj estas ankaŭ aperturoj de kreneloj, kiuj celas kontraŭ la urbo. En la muroj estas multe da aperturoj post trus-traboj kaj fostoj. La ĉambrego estis nome barita en kelkajn etaĝojn, kiuj servis kiel subtera kazerno kaj deponejoj. Hodiaŭ estas ĉefa atrakto de la ĉambrego originaloj de barokaj statuoj transportitaj el Karola ponto. En la subteraj spacoj okazas ankaŭ ekspozicioj kiel ekz. kelta Lughnasad (komence de aŭgusto).

Pri la subterejo en Vyšehrad ekzistas multe da mitoj.