Kejnsisma revolucio

La Kejnsisma revolucio estis fundamenta relaborado de ekonomika teorio rilate al faktoroj kiuj determinas nivelojn de dungeco en la ĝenerala ekonomio. Tiu revolucio okazis kontraŭ la ideoj de la Novklasika Skolo, tiam hegemonia, kiu tenis, ke libera merkato je mallonga al mezlonga limdato aŭtomate havigus plenan dungadon, kondiĉe ke la laboristoj estu flekseblaj je siaj salajraj postuloj. John Maynard Keynes male asertis, ke agregita mendado determinis la ĝeneralan nivelon de ekonomia aktiveco kaj ke maltaŭga agregita mendado povus konduki al plilongigitaj periodoj de alta senlaboreco. Laŭ la Kejnsisma ekonomiko, interveno fare de la ŝtato estas necesa por moderigi la oscilajn ciklojn de ekonomia aktiveco.[1]

John Maynard Keynes

La frua komenco de la Kejnsisma revolucio okazis en la jaroj post la publikigo de la verko de Keynes nome General Theory (Ĝenerala Teorio) en 1936. Ĝi anstataŭis la novklasikan komprenon de la koncepto dungeco pere de alternativo ke mendado, kaj ne vardisponeblo, estas la ĉefa faktoro kiu determinas nivelojn de dungeco. Tio havigis al Keynes kaj al liaj sekvantoj per teoria bazo por defendi ke registaroj devas interveni por malpezigi la akran sendungecon. Kiam Keynes jam malkapablis partopreni en teoria polemikaro post 1937, okazis procezo por kunigi lian verkon kun la malnova sistemo por formi nov-Kejnsisman ekonomikon, nome miksaĵo de novklasika ekonomiko kaj Kejnsisma ekonomiko, kiu povas esti resumita kiel "Kejnsisma en makroekonomiko, novklasika en mikroekonomiko".

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Time Value of Money. How John Maynard Keynes Changed the World of Economics. InvestingAnswers. Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita 2a de Oktobro 2013.