Malfermi la ĉefan menuon
Ebla etendo de Keltiberio super la aktuala provinca divido de Hispanio.

Keltiberio estis termino uzita de kelkaj historiistoj por aludi al nepreciza teritorio en la centro de la Iberia Duoninsulo en la epoko antaŭa al la Romia Imperio. Oni supozas ke en tiu areo miksiĝis popoloj el ibera kaj kelta devenoj.

Keltiberio estis ŝanĝanta teritorio, laŭlonge de la periodo priskribita de la nuraj fontoj disponeblaj, nome la greklatinaj aŭtoroj,[1]​ kaj tiu enhavis la militojn de konkero kaj la postan procezon de romianigo. Por klopodi certigi pri la geografia limigo, oni devas uzi kunan rigardon al la hispana Keltio, multe pli ampleksa ol Keltiberio.

Dum la Ferepoko, la hindeŭropa Iberia Duoninsulo iĝis unuigita pere de la disvolvigo de la metalurgio, eble la lingvo kaj sistemo de vivtenado pli malpli paŝtisteca, kvankam dividita en variaj kulturaj grupoj, kun kulturoj materie sendependaj kaj diversaj kronologioj. La duoninsula Keltio estas tiele kaporompilo kiu enhavas diversajn komunumojn. Tiele temas ĉefe pri limigo de geografia medio, sed ĉefe etnokultura, kio diferencas ĝin disde aliaj popoloj kun la sama kultura kaj lingva modeloj.

NotojRedakti

  1. Diodoro, Apiano, Marcialo opiniis ke la keltiberoj estis miksaĵo de keltoj kaj iberoj, dum por Strabono hegemoniis la unua de la komponantoj.